SONOVIDOJ
Sonaĵoj kaj filmetoj de Johannes Genberg
Rezistanco – Nukleaj viktimoj
Kanto el la punkalbumo Esperanto Subgrunde 2, al kiu mi en 2024 faris muzikvideon el la animeo Dandadan.
Teksto:
Ne estas tempo ĝis la tago de falo de atombomboj
Senkulpaj homoj ĉiam estas unuaj viktimoj de milito
Viroj, virinoj kaj infanoj ploris en agonio
Minaco kaj timo de l' milito
Senkulpaj homoj ĉiam estas unuaj viktimoj de milito
La filmeto estas 1 minuton 20 sekundojn longa.
La surreta versio estas je 360b kaj ~4MB.
Elŝuti: .mp4 (1080b, ~42MB)
TV-danco Bam Bam
Oni neniam povas havi tro da Jonny M (2024, animeo nekonata).
La filmeto estas 20 sekundojn longa.
Elŝuti: .mp4 (1080b, ~4MB)
La plej amuza ŝerco en la mondo
La ofta reago al la plej amuza ŝerco en la mondo (2024).
La filmeto estas 1 minuton longa.
La surreta versio estas je 360b kaj ~5MB.
Elŝuti: .mp4 (1024b, ~12MB)
"What are you waiting for?"
El la fama sceno je la fino de La Reĝo de la Ringoj, sed refarita al esperanta memeo en 2024.
La filmeto estas 2 minutojn longa.
La surreta versio estas je 360b kaj ~10MB.
Elŝutebla versio havas subtekstojn en eo kaj en.
Elŝuti: .mkv (800b, ~73MB)
Esperantistaj reagoj
Tute atenteblaj reagoj de esperantistoj pri la angla kaj Esperanto, eĉ kiam ili faras la tute saman aferon. El la animacio Spongebob. Memeo el 2024.
La filmeto estas 25 sekundojn longa.
Elŝuti: .mp4 (1080b, ~7MB)
Kanto de la Noktomezo
En 2024 mi provis dubli la animeon Jofukaŝi no uta (よふかしのうた) al Esperanto per du malsamaj voĉŝanĝiloj. Ambaŭ iloj estis mankohavaj; ofte fuŝante la paroladon, do mi forlasis la projekton. Sed mi almenaŭ finfaris la titolan parton, kiu ludas la kanton Estu natura de Bombay Dub (1996).
La filmeto estas 1,5 minutojn longa.
La surreta versio estas je 360b kaj ~8MB.
Elŝuti: .mp4 (1080b, ~47MB)
Starship Espero
Antaŭ la filmo Starship Troopers (1997) estis animeo de la sama nomo (1988). Mi hazarde en 2024 estigis version de La Espero per AI, kiun mi sentis esti tre bona alternativo por la vera kanto.
La filmeto estas 2 minutojn longa.
La surreta versio estas je 360b kaj ~9MB.
Elŝuti: .mp4 (480b, ~16MB)
La Aventuroj de Mark Twain
Sceno el la filmo The Adventures of Mark Twain, argil-animacio de 1985. Ĉi tiu sceno povas esti iom timiga por junaj infanoj. Mi dublis ĝin al Esperanto en 2024, sed mi ne estas kontenta pri la voĉoj de la infanoj.
La filmeto estas 5 minutojn longa.
La surreta versio estas je 360b kaj ~25MB.
Elŝuti: .mkv (720b, ~71MB)
lon a (lipu anpa)
En 2024 mi decidis lerni Tokiponon (sed mi baldaŭ poste rezignis pri tio), kaj mi dublis ĉi tiun scenon el la animeo Mia najbaro Jamada per voĉŝanĝilo. Ĝi enhavas subtekstojn en la latina kaj sitelen pona.
La filmeto estas 35 sekundojn longa.
Elŝuti: .mp4 (~10MB)
Ĉiela – Sencela vojaĝanto
En 2024, kiam ankoraŭ estis amuza krei AI-kantoj, mi kreis unu, por kiu mi faris ĉi tiun muzikvideon. La komputila/animea bildo kaj la kanto estas per AI, sed la ceteraj estas veraĵoj, inklusive la laboron aranĝi ilin.
La filmeto estas 35 sekundojn longa.
La surreta versio estas je 360b kaj ~17MB.
Elŝuti: .mp4 (1024b, ~48MB)
i.d.c – TTY
Mi kreis ĉi tiun muzikvideon por la kanto TTY de i.d.c en 2024. La animacio estas el la animeo Chainsaw Man.
La filmeto estas 3,5 minutojn longa.
La surreta versio estas je 360b kaj ~18MB.
Elŝuti: .mp4 (1080b, ~121MB)
Marty McFly – Kripla Kanto
El la sceno de Back to the Future, en kiu Marty McFly ludas la kanton Johnny B Goode. Mi ĉiam kredis ke la rapideco iel taŭgas por la kanto Kripla kanto de Piĉismo, kaj mi kreis ĉi tiun muzikvideon en 2024 por provi la teorion. Ĝi estas unu el miaj plej ŝatataj kreaĵoj.
La filmeto estas 2 minutojn longa.
La surreta versio estas je 360b kaj ~10MB.
Elŝuti: .mp4 (720b, ~48MB)
La Malpodkasto
Jen Taro, Lela, Ava kaj Rafi; kvar amikoj, kiuj parolas pri ĉio ajn.
Ĉi tiu podkasto estis mia eksperimento, en 2024, pri uzi voĉŝanĝilon por povi unuopule fari plurhoman podkaston (pli precize, radioteatraĵon). Mi tamen ĉesis la projekton post nur unu epizodo pro la kiomo da bezonata laboro krei pliajn.
La epizodo estas 18 minutojn longa.
Mia ne-esperantista amiko
Kiam vi elektas la muzikon anstataŭ via amiko (2023).
Kantoj:
1. Barok' Projekto – Hibrida Batalanto
2. Platono & Sparky Riot – Baldaŭ
3. Persone – De l' praa tempo ĝis la nun'
4. Jonny M – Malaĉa
5. Emptv – Humiligu min
6. Roĝer Borĝes – Saluton
7. Frakasu – Manĝaĵoj Ne Bomboj
8. Piĉismo – Foriro En Merdon
La filmeto estas 1 minuton longa.
Elŝuti: .mp4 (1024b, ~9MB)
Nova stilo kontraŭ olda stilo
La klasika memeo en Esperanta versio (2023).
Kantoj:
1. Rikĉjo Uragano – Mi ŝatus, ke vi aŭskult' / Esperanto Desperado – Sola
2. EKDE TIAM – Amo kaj Perforto / IXNA – Mi ne parolas
3. BaRok Projekto – Reĝino de la nokto / Persone – Povus esti simple
4. Lunatiko – Via amo / Merlin Esperante – Bluaj Fragoj
5. i.d.c. – La fina venk' / Amplifiki – ...Tute ne gravas
6. Jonny M – Al la liberec' / JoMo – Al la barikadoj
7. Pablo Busto – Dek bovinoj / Duo Espera – Jen via mondo
La filmeto estas 1 minuton longa.
Elŝuti: .mp4 (480b, ~48MB)
·𐑢𐑩𐑵𐑵𐑦 ·𐑫 – 𐑾 𐑻 𐑤𐑦𐑚𐑧𐑮𐑧𐑔’
Mi kreis ĉi tiun muzikvideon por la kanto Al la liberec' de Jonny M. en 2023. La animacio estas el la animeo Jujucu Kajsen. La teksto estas en la ŝava literaro, kiun mi tiam ĵus komencis lerni.
La filmeto estas 4 minutojn longa.
La surreta versio estas je 360b kaj ~20MB.
Elŝuti: .mp4 (1080b, ~105MB)
Ĉio bela en la mondo...
Unu el miaj plej fruaj eksperimentoj per sonsenigilo, de 2023. La sceno estas el la filmo Hardware (1990), kaj mi ŝanĝis la kanton Ace of Spades de Motörhead. La enmetita kanto estas Allting Vackert Här I Världen Måste En Gång Bli Av Plast (Plastokanto) de La Perdita Generacio, kiun mi "radiosonecigis" per la programo Audacity.
La filmeto estas 41 sekundojn longa.
La surreta versio estas je 360b kaj ~4MB.
Elŝuti: .mp4 (1080b, ~42MB)
Day of the Dankon
El la sceno el la zombio-filmo Day of the Dead (1985). En la origino la ludata kanto estas Odo al Ĝojo, sed en la jena estas Dankon, de Jonny M (2023).
La filmeto estas 1 minuton longa.
La surreta versio estas je 360b kaj ~5MB.
Elŝuti: .mp4 (1024b, ~17MB)
Esperanto is sexist against women
Seksismo estas unu el la plej oftaj kritikoj kontraŭ Esperanto. Mi respondis al tiu kritiko en la angla (2023).
La filmeto estas 30 sekundojn longa.
Elŝuti: .mp4 (1080b, ~10MB)
Esperanto is too Eurocentric
Eurocentreco estas unu el la plej oftaj kritikoj kontraŭ Esperanto. Mi respondis al tiu kritiko en la angla (2023).
La filmeto estas 20 sekundojn longa.
Elŝuti: .mp4 (1080b, ~4MB)
Esperanto does not have a culture
Manko de kulturo estas unu el la plej oftaj kritikoj kontraŭ Esperanto. Mi respondis al tiu kritiko en la angla (2023).
La filmeto estas 10 sekundojn longa.
Elŝuti: .mp4 (1080b, ~3MB)
sed homoj kun homoj
En la somero de 2021, mi kaj mia kolego kaj amiko, kiu estas en muzikaj medioj konata kiel otto/tsr kreis ĉi tiun eksperimentan kanton per tondi kaj rearanĝi alian kanton kaj aldoni parton de la fama parolo de Zamenhof ĉe Bulonjo-ĉe-Maro en 1905.
Niĉjo kaj Blanjo
En 2022 mi kreis mallongan serion de filmetoj pri nigra kaj blanka kato (tial la nomo) kiuj parolas pri ĉio ajn, parte por esti reklamo por mia socia retejo Mia Vivo. Mi ankaŭ malfermis konton de Patreon por akcepti monon por daŭrigi la serion, sed mi ĉesis ĉar mi ricevis ne eĉ unu moneron.
Mi uzis la esperantan voĉkreilon Parol (kiu ŝajne ne plu funkcias), kiu ne faras naturajn voĉojn. Estis antaŭ la apero de bonaj voĉkreiloj kaj -ŝanĝiloj, kaj tial mi ankaŭ montras subtekstojn.
La uzataj kantoj estas Springtime Stroll de Secret Crates kaj Chill Day de Lakey Inspired.
Dall·E kaj arto per artefarita intelekto
La unua epizodo temas pri la tiama nova AI-bildkreilo Dall-E 2. La epizodo estas nun, kompreneble, tute malaktuala, sed ĝi ekzistas kiel atestaĵo pri tempo, kiam AI-iloj estis io ekcitiganta.
La epizodo estas 9 minutojn longa.
La surreta versio estas je 360b kaj ~44MB.
Elŝuti: .mp4 (1080b. ~123MB)
Vaporonda muziko
En la dua epizodo Niĉjo kaj Blanjo parolas pri Vaporonda muziko (Vaporwave), kiu estas muzikstilo naskita sur la interreto, kaj estas parte nostalgia sinteno pri la 80-aj kaj 90-aj jaroj kaj parte satiro pri la kapitalisma sistemo kaj ties butikumista kulturo. Mi estas aparte fiera pri ĉi tiu epizodo.
La epizodo estas 14 minutojn longa.
La surreta versio estas je 360b kaj ~70MB.
Elŝuti: .mp4 (1080b. ~218MB)
La genieco de modernaj kafaparatoj
Mi estas kafotrinketanto, kaj mi estas adoranto de la jutuba kanalo Technology Connections, kaj ties epizodo pri la surprize simpla sed efika kafofara sistemo de la moderna kafoaparato vekis mian intereson. Do, en la tria epizodo Niĉjo kaj Blanjo parolas pri ĝi.
La epizodo estas 6 minutojn longa.
La surreta versio estas je 360b kaj ~30MB.
Elŝuti: .mp4 (1080b. ~91MB)
La ŝava alfabeto
Mi tre ŝatas la ŝavan alfabeton (literaron) do la kvara epizodo temas pri ĝi. La ŝava alfabeto estas la rezulto de la penskreaĵo de la brita verkisto Bernard Shaw kiu revis (eble ironie) pri nova alfabeto por la angla lingvo. Post lia morto, parto de lia monheredaĵo estis rezervita por la kreo de alfabeto, kaj la rezulto estis la ŝava alfabeto. Aperis ankaŭ versio por Esperanto.
La epizodo estas 7,5 minutojn longa.
La surreta versio estas je 360b kaj ~38MB.
Elŝuti: .mp4 (1080b. ~118MB)
Levita polko
La kvina epizodo estas nur amuzaĵo, en kiu mi laŭsone tradukis al Esperanto la memeokanton Levian Polka (mi memoras la tagon, kiam ĝi unue aperis surrete).
Kantoteksto:
Ha, lacas ja. Ja leve, lavi diin'
Labar' ricin' lin ja de malnova
Bani taban', bari bari bani
Pirid' pirid' ĝis de la nova
Banindan ten-man' de malnova
Labar' labor', homo de la bul'
Banindan inda ten-man' nova
Kaka', hakata fumo de la bul'
La epizodo estas 3,5 minutojn longa.
La surreta versio estas je 360b kaj ~18MB.
Elŝuti: .mp4 (1080b. ~67MB)
Mikronacioj
La sesa kaj lasta epizodo temas pri mikronacioj. Tiuj estas nacioj/ŝtatoj elcerbumigitaj de homoj sed ne agnoskitaj de aliaj ŝtatoj. Kelkaj el ili estas kvazaŭ veraj ŝtatoj, kaj en kelkaj Esperanto eĉ havas rolon. Mi decidis antaŭ la kreo de ĉi tiu epizodo ke ĝi estu la lasta, pro la manko de intereso de aliaj kaj pro la granda laboro krei ilin.
La epizodo estas 13 minutojn longa.
La surreta versio estas je 360b kaj ~65MB.
Elŝuti: .mp4 (1080b. ~213MB)